Esperantigu vian klavaron!

Tiu ĉi paĝo enhavas teknikajn klarigojn por precize kompreni kiel la klavaro funkcias kaj ĝiaj limoj.

Mojosaĵoj

  • La klavaraj lumoj ebligas scii la agordojn de la klavaro.
  • La kutimaj fulmoklavoj ("shortcut") por la esperantaj klavoj daŭre funkcias. Ekzemple, se vi tajpas "CTRL-Ĉ" (Ĉ estas sur la kutima X), vi daŭre havas normalan la "CTRL-X" reagon.
  • Vi povas uzi la F1 - F12 klavojn kiel nombra klavaro.  Vi ankaŭ povas uzi specialajn funkciojn (malpli / pli laŭta, ekrankopio, dormeto).
  • Liberprograma etoso: se io, ne funkcias, skribu al ni, ni plibonigos ;)

Konataj cimoj

Ni provas priskribi ĉi-tie ĉiuj konataj problemetoj de la klavaro por ke vi antaŭsciu pri eventualaj problemoj. Tamen ĝenerale temas pri detaloj.

  • La afiŝado de unikodaj karakteroj (ŭ, ŝ, ĥ, ĝ, ĵ, ĉ) estas iomete pli longdaŭra: temas pri milisekundoj kaj ni nenion povos ŝanĝi al tio (ni konsideras tion kiel ne grava, tio tute ne ĝenas tajpadon). Tio okazas ĉar anstataŭ tajpi 1 solan klavon, kiam vi apogas unikodan klavon, vi sendas plurajn (~4) virtualajn klavojn.
  •  Kiam oni malŝaltas komputilon, ne ĉiam sed ofte, la led lumoj ne malŝaltiĝas. Tio estas cimo ligita al la mikroprogramo pro tio ke la klavaro daŭre ricevas elektron. Tio verŝajne povus esti baldaŭ korektita per korekto en la mikroprogramo.

Detaloj pri ĝenerala funkciado

Tiu klavaro enhavas etan mikroprocesoron, ebligante ĝin programi. Ĝi funkcias per libera (malfermita) mikroprogramaro QMK. Uzante ĝin, ni aldonis kodon por krei tiujn specifajn reĝimojn. Ĝi funkcias per sendado de unikodaj signojn.

Aparte, ni mendis proprajn klavojn kaj ŝanĝis la originalajn. Vi povas trovi pli da detaloj tie.

Por sendi la esperantajn simbolojn, la kvavaro ne povas rekte sendi ilin sed sendas kombinaĵon da klavoj kiu permesas sendi ilian unikodan valoron. Ni havas malsamajn agordojn por Linukso, Vindozo kaj Makintoŝo ĉar ili uzas malsamajn klavajn kombinaĵojn por sendi tiujn unikodajn valorojn. 

Detaloj pri linukso kaj QT programoj

Linukso povas uzi diversajn "IM" (Input Method, eniga metodo), unu el la ĉefa estas 'ibus' kaj ĝi proponas uzi defaŭlte STIRI + MAJ. + U sekvita de unikoda nombro (ekz "016D") por afiŝi la unikoda karaktero.

La problemo estas ke tio ne estas plene rekognita normo kaj la programoj bazitaj sur QT grafika sistemo ne defaŭlte rekonas tiun kombinaĵon, vi verŝajne devus ekspicite agordi ke QT programoj uzu ibus "IM-on". 

Krome, sur la sistemoj ligitaj al GTK, la unikodaj klavoj verŝajne tuj funkcios. Tamen, defaŭlte, mi rimarkis ke ili ne ĉiam rekte uzas IBUS sed "gtk-im-context-simple" kiu reprenis tiun kombinaĵon (STIRI + MAJ. + U). Vi povas vidi tion per la programo imsettings-info:

$ imsettings-info 
Xinput file: /etc/X11/xinit/xinput.d/none.conf
GTK+ immodule: gtk-im-context-simple
Qt immodule: xim
XMODIFIERS: @im=none
XIM server:  
Preferences:  
Auxiliary:  
Short Description: none
Long Description: 
Icon file: imsettings-unknown
Is system default: FALSE
Is user default: TRUE
Is XIM server: FALSE


Tamen, tiel, la QT bone reagas al la unikodaj klavoj, por tio vi devas agordi ĝin kiel tute IBUS klavaro.
Por tio mi uzis la jenan komandon:
$  imsettings-switch ibus

Kaj kontroli ke ĉio estŭ prizorgita de ibus:
$ imsettings-info 
Xinput file: /etc/X11/xinit/xinput.d/ibus.conf
GTK+ immodule: ibus
Qt immodule: ibus
XMODIFIERS: @im=ibus
XIM server: /usr/bin/ibus-daemon -r
Preferences: /usr/bin/ibus-setup 
Auxiliary:  
Short Description: IBus
Long Description: 
Icon file: ibus
Is system default: TRUE
Is user default: TRUE
Is XIM server: FALSE