Esperantigu vian klavaron!

Ni ĉi-tie indikas kiel vi mem povas fari tion. 

Ni montras kiel krei la klavaron, tamen ni ne respondecas se okazas iun problemon kun la klavaro: nek pri la bona funkciado de la klavaro, nek ke ĉiu funkcios kiel priskribita. Tio ankaŭ povas necesi kelkajn programistajn konojn (komandlinio...). Se vi bezonas helpon, kontaktu nin, ni provos vin helpi.

Por informo, entute, la unua klavaro kostis 204,39$, inklusive taksoj kaj liveradaj kostoj (al francio, povas varii laŭ lando). La klavaro kostis 114,15$ kaj la klavoj 89,40$.

Donaci

Ni invitas vin donaci al ni por pagi la realigitan laboron (solva esploro, kreado de la fizika aranĝo kaj programado de la mikroprogramaro). Donaci ankaŭ signifas ke se vi havas problemon  kaj mesaĝas al ni, ni facile emos helpi al vi.

Ni havas konton je LiberaPay: https://fr.liberapay.com/Klavaro/ . Ni uzas tiun servon ĉar ni aprezas ĝin: ĝi ne estas firmao sed organizo kiu ne mem aldonas kromkostojn (ĝi simple akceptas donacojn, kiel la projektoj kiun ĝi gastigas). Bedaŭrinde ĝi estas pripensata unue por ripetiĝantaj donacoj. Tamen vi povas fari unu donacon kaj tiuj ĉesigi antaŭ la venonta donaco (krome ĝia funkciado estas esperante klarigita: https://eo.liberapay.com/about/faq). Ni konsideras 20€ kiel afabla donaco. 

Ni pretas adapti la klavaron al viaj bezonoj (ekzemple, pripensi version el qwerty klavaro), se tio tamen estas sufiĉe da laboro, do ne hezitu nin kontakti, ni vidu kion eblas fari.

La klavaro mem

La klavaro fontas el tiu-ĉi klavaro: KeyChron Q1 version 1 ISO. Vi povas elekti aŭ la blankan aŭ la nigran klavaron. Elektu la aranĝon (DE, UK) kiun vi volas (en la venonta ŝtupo, ni aĉetos niajn klavojn).

Pri la ŝaltiloj ("Switches"), ni konsilas la brunaj ("Keychron K Pro Brown"): kiuj estas pli agrablaj por tajpi (la ruĝaj pli uzataj por ludi videoludojn). 

Se vi volas uzi alian klavaron, vi sciu ke tio signifas ke vi mem devos prizorgi ŝanĝojn: klavara aranĝo, mikroprogramaro....

Sciu ankaŭ ke la klavaro venos el Ĉinio, kaj ke la alveno prenos iom da tempo (nu dependas ke kie vi loĝas).

La klavoj

Jen la dua versio de la klavoj (nur detaloj ŝanĝis): https://yuzukeycaps.com/c/214f41c0-42e6-42c4-8884-232035178d9e.

Ankaŭ ma ricevo de la klavoj prenos pluraj tagoj/semajnoj: ili unue kreas la klavojn, poste sendas al vi el Ĉinio.

Munti

Nu estas sufiĉe simpla ĉar la klavaro alvenas tute preta kaj je la fundo de la skatolo, devus esti ilo kiu permesas formeti facile klavon. Do vi devos simple anstaŭigi la klavojn per la novaj (ne timu, oni devas sufice apogi por ke ili eniru ilian lokon). 

La mikrokodo

La mikrokodo estas bazita sur QMK libera programaro kiu faciligas la modifon de mikrokodo. Ĝi estas programo skribita en C programlingvo, tamen, vi nur devus enmeti la programon en la klavaro, sen bezono modifi ĝin. 

PSe vi uzas vindozon, vi uzu 

La mikrokodo troviĝas ĉi-tie: https://github.com/Piervit/qmk_firmware.  Vi devas entute uzi tiun version de QMK ĉar, krom la aranĝo, ĝi enhavas kelkajn necesajn ŝanĝojn ligitaj al unikodo.

Jen la ŝtupoj por enmeti la novan mikrokodon en via klavaro:

  • Elŝutu la novan mikrokodon: elŝutu la dosieron:  keychron_q1v1_iso_azerteo.hex.
  • Per Vindozo aŭ Makintoŝo, instalu https://qmk.fm/toolbox, lanĉŭ ĝin kiel administranto, metu la klavaron en praŝargila agordo ("booloader mode", klarigita suben) kaj alklaku la "flash" ("fulmo") butonon.  
  • Per Linukso, : Instalu QMK "cli" (Komandlinia helpprogramo). Ĝi same bezonos have administrantan rajton. Poste tajpu qmk setup, jesu la demandojn, kaj fine tajpu qmk flash keychron_q1v1_iso_azerteo.hex. Tiam, vi bezonos konekti la klavaron al via komputilo, metante ĝin en praŝargila agordo ("booloader mode"). 
  • Por ke la klavaro estu en praŝargila agordo:
    • Malkonektigu vian klavaron.
    • Forprenu la spacan klavon per la iloj provizitaj kun la klavaro.
    • Apogu la etan butonon sub la spacan klavon (apud "reset" teksto).
    • Rekonektu la klavaron al la komputilo dum vi daŭre premas la etan butonon.
    • Ĝi tiam normale devus esti en praŝarĝila agordo.